Tara (Irlando)

Koordinatoj: 53° 34′ 39″ S 6° 36′ 43″ U / 53.57750 °S, 6.61194 °U / -53.57750; -6.61194 (mapo)

La du ringoj de la Reĝmonteto, estantaj nur la centra kaj plej evidenta vidaĵo de la arkeologiriĉa ĉirkaŭaĵo.

Teamhair na Rí [proksimume prononcenda «Ĉaŭanari»], t.e. reĝmonteto en la irlanda kaj poste angligita Hill of Tara estas iama ĉefurbo de Irlando, situanta en la malaperinta kvina kaj centra provinco de Irlando, Mid, hodiaŭ Contae na Mí. Ĝi estis la sidejo de la Ard Rí na hÉireann, supera reĝo de Irlando, de 405 ĝis 1014, kvankam la tezoj varias. La rakonto Suidigud Tellach Temra (fondiĝo de la bieno de Tara) klarigas la superregadon de la urbo al la tuta insulo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search